La Eko de la Jaro

Denove, ni trovas nin mem ĉe la eko de la jaro. Alia nova jaro kiu pretiĝas por ni skribi niajn proprajn rakontojn trans ĝiaj paĝoj. Mi simple esperas ke ĉi tiu jaro boniĝos kaj helpos nin pliboniĝi ankaŭ.

Mi scias ke la lasta jaro estis tre malbona por mi, kaj mi volas uzi ĉi-jaron por pliboniĝi. Mi scias ke aliuloj travivis malbonajn jarojn ankaŭ, kaj mi esperas ke ĉi-jaro estos pli bona por ili. Ni ĉiuj travivis diversajn okazojn, ambaŭ bonajn kaj malbonajn, sed ĉi-jaro ni havas la okazaĵon por decidi malsame ol lasta jaro, travivi malsamajn okazojn.

Ĉi-jare, mi volas eki kun bonaj pensoj kaj esti dankema por la bonaj aferoj kaj homoj en mia vivo. Jarfina tago memorigis min ke mi havas la plej bonajn amikojn en la tuta mondo. Mi spertis mirindan vesperon kun ili kaj mi ankoraŭ estas tre dankema ke mi ekkonis ilin.

New Years
Jaimee (mia dom-amiko), Lleon (ŝia koramiko) kaj mi (maldekstre) je jarfina vespero.

Lasta jare, multaj malbonaj aferoj venis en mian vivon. Mia koramiko elliris el mi, kaj tio kaŭzis min serĉi novan lokon por loĝi. Se tio ne okazis, mi ne trovintus ĉi tiun domon kaj mi ne ekkonintus ĉi tiujn mirindajn homojn. La ellirado de mia koramiko tre malfeliĉis min, sed sen tio, mia vivo estus tre malsama, kaj verŝajne estus malpli bona.

Mi ne volas multe pensi pri mia lasta koramiko, ĉi tiu parto de mia vivo finitas nun. Sed mi pensas ke sen lia ellirado, mi ne estus kie mi nun estas. Kaj, bone aŭ malbone, mi feliĉas nun. Mi loĝas ien feliĉan, ie kun apogemaj homoj. Mi pensas ke mia venonta jaro ĉi tie estos akurate kion mi bezonas.

Lasta Decembro, mia avo kaj mia onklino ambaŭ estis en la malsanulejo. Ili tre malsanas kaj ni tre zogris pri ili. Ili estas el la malsanulejo nun, sed estis tre timiga tempo.

Mi tre malfeliĉis pri mia laboro lasta-jare ankaŭ. Mi ne feliĉis kiam mi estis ĉe laboro, mi nur feliĉis kiam estis la semajn-fino. Mi iomete serĉis novan laboron, sed mi ne trovis nenion. Tamen, mia laboro ne estas malbona, mi ĵus estis en malbona loko emocie.

Do ĉi-jaro estos pli bona ol la lasta. Mi pliboniĝos. Mi tre feliĉos. Mi efektivigos multajn aferojn. Helpu min farigi ĉi-jaro pli bone ol la lasta. Ni faru ĉi tion kune!

Dankon por legi, espere en mia venonta afiŝo, mi parolos pri pli feliĉaj temoj.