Post Longa Tempo

Hove! Mi ne afiŝis dum tro longa tempo. Mi tre bedaŭras pri tio. La ĉefa kialo pro tio estas ke mi ne havis ion gravan pri kiu mi volas paroli. Mi ofte rigardas Evildea kaj aliajn esperantajn video-blogistojn, kaj ili havas multajn interesajn temojn pri kiu ili parolas, sed mi ne povas decidi pri kiu mi volas paroli.

Lastatempe, mi mendis kopion de “La Hobito” (verkita de JRR Tolkien, tradukita de Christopher Gledhill). Ĝi alvenis vendrede kaj mi eklegis ĝin lunde. Estas pli malfacile ol mi pensis ke ĝi estus. La unua tago, mi legis dum duono de horo kaj nur finis unu paĝon. Mi devis serĉi tiom da vortoj kiujn mi ne scias. Hodiaŭ mi finis paŝon kaj duonon, do mi pli feliĉas.

Mi ankaŭ mendis kopion de “La arto de lingva inventaĵo” (Angle: “The Art of Language Invention”, verkita de David Peterson). Estas tre interesa libro. Mi ege ŝatas ĝin kaj tute rekomendas ĝin. Ĝi esploras la historion de lingvoj (kaj kiel apliki ĝin al kreitaj lingvoj). Mi provis krei lingvojn en la pasinteco, sed malsukcese. Poste legi la libron, mi provis denove krei lingvon kaj ĉi-foje, mi sentas pli bone pri ĉi tiu. Mi eble afiŝos pri mia lingvo, se vi volas aŭdi pri ĝi. Komentu, aŭ sendu mesaĝon al mi se vi havas opinion pri tio.

Do, jes. Jen miaj kialo por alia foresto. Tamen, mi revenis al vi kaj mi restos, mi promesas. Se vi havas ideojn pri kiu mi povas paroli (ĉi tie, aŭ je mia jutuba kanalo), sendu mesaĝon al mi, mi petas. Aŭ vi povas komentu je ĉi tiu afiŝo.

Dankon por via pacienco.

Advertisements