Kiam mi estas pli aĝa…

Mi pensas ke ĉiuj havas revon kiam ili estas juna. Revo pri kio ili volas fariĝi. Por mi, estis verkisto. Mi ĉiam volis esti verkisto. Laŭ mi, libroj estas fenestro al aliaj mondoj. Per rakontoj oni povas vivi multajn malsamajn vivojn, oni povas vidi mirindajn lokojn, renkonti interesajn homojn. Libroj estis miaj plej ŝatataj aferoj kaj ili ankoraŭ estas.

Ekde mi estis naŭ-aĝa, mi skribis ĉiu-tage. Mi havas tri malfinitaj romanoj. Mi rekomencis unu el tiu sesfoje. Sed mi neniam finis neniun el ili. Dum longa tempo, mi pensis ke mi estis molbona verkisto. Lastatempe, mi komencas pensi ke eble mi ne estas malbona verkisto. Eble mi estas bona, sed simple ne havas ideojn. Almenaŭ mi ne havas ideojn kiu estas preta por mi skribi.

Ĉi-jare, mi volas elekti unu ideon kiun mi farigos preta. Mi planos ĝin, skribos ĝin kaj redaktos ĝin. Mi ja finos ĝin. Kaj venonta-jare, mi sendos ĝin al agentoj kaj eldonistoj (aŭ mi eble mem-eldonistos). Mi certe bezonos unua-legantojn ĉar ĝi bezonos multe de laboro. Ĝi estos fora de perfekta kaj mi volos la helpon de aliaj homoj por plibonigi ĝin. La libro estos skribita en la angla, do se vi volas helpi min, vi bezonos kompreni la anglan. Mi pardonpetas, sed la angla estas mia denaska lingvo kaj estas pli facile por mi skribi en ĝi. En la estonteco, mi volas verki en esperanto ankaŭ, sed nun mi ne scias esperanton sufiĉe.

Se vi volas esti engaĝita kun kreu ĉi tiun libron, komentu sube aŭ sendu mesaĝon al mi per mia retpoŝtadreso: tophertalks@gmail.com

Dankon por legi, kaj mi parolos kun vi baldaŭ!