Novan Komencon

Unue, mi volas diri al vi:

FELIĈAN NOVJARON!

Mi esperas ke vi spertis feliĉan kristnaskon kaj mirindan jarfinan tagon. Eble vi festis kun viaj amikoj, aŭ via familio. Mi spertis la jarfinan vesperon kun miaj dom-amikoj. Ni eble drinkis tro multe da alkoholo, sed estis tre bona vespero. Tamen, hodiaŭ mi havas multe da pensado por fari.

La lasta jaro estis tre malfacila por mi. Mi havis multajn problemojn, difinite kun miaj pensoj kaj mia humoro. Mia plej grava problemo estis la fakto ke mi ne faris neniujn filmojn lastajare. Mi tre malfeliĉis pri tio kaj ekpensis ke mi estas senutila. Sed ne neniam!

En la venonta jaro, mi ja pensos pli pozitive. Mi laboros je miaj projektoj. Mi daŭros fari filmetojn kaj ĝisdatigi ĉi tiun paĝon. Mi kreos ion ĉiu semajne, eble videto aŭ ĝisdatigo, ne gravas. Mi bezonas la helpo de miaj amikoj en esperantujo. Helpu min daŭri tiujn aferojn ĉi-jare.

Penso pri “Novan Komencon”

Lasu respondon al espera2 (@espera2) Nuligi respondon